Deuteronomy 1:17 Cross References - Esperanto

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Exodus 18:18

18 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

Exodus 18:22

22 Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

Exodus 18:26

26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

Exodus 23:2-3

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

Exodus 23:6-7

6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero. 7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Deuteronomy 10:17

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

Deuteronomy 16:19

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Deuteronomy 17:8-10

8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon. 10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.

Deuteronomy 24:17

17 Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

1 Samuel 12:3-4

3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

1 Samuel 16:7

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

2 Samuel 14:14

14 CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.

1 Kings 21:8-14

8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.

2 Chronicles 19:6

6 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

Job 22:6-9

6 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi; 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

Job 29:11-17

11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

Job 31:13-16

13 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi? 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin. 16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

Job 31:34

34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

Psalms 82:3-4

3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Proverbs 22:22-23

22 Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego; 23 CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.

Proverbs 24:23

23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.

Proverbs 29:25

25 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.

Jeremiah 1:17

17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili.

Jeremiah 5:28-29

28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras. 29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

Amos 5:11-12

11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. 12 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.

Micah 2:1-3

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon. 3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

Micah 3:1-4

1 Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron; 2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj. 3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono: 4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

Micah 7:3-4

3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn. 4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Mark 12:14

14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Luke 20:21

21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:

Acts 10:34-35

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.

Romans 2:11

11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Colossians 3:25

25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

1 Thessalonians 2:4

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

James 2:1-5

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

James 2:9

9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.

1 Peter 1:17

17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.