Deuteronomy 1:10 Cross References - Esperanto

10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo.

Genesis 15:5

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

Genesis 22:17

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 28:14

14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

Exodus 12:37

37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

Exodus 32:13

13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

Numbers 1:46

46 la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

Deuteronomy 10:22

22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

Deuteronomy 28:62

62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.

1 Chronicles 27:23

23 Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

Nehemiah 9:23

23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.