Deuteronomy 15:2 Cross References - Esperanto

2 Jen estas la esenco de la forlaso:cxiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato; cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.

Nehemiah 5:7-11

7 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon. 8 Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi. 9 Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj? 10 Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon. 11 Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.

Isaiah 58:3

3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

Amos 8:4-6

4 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; 6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

Matthew 6:12

12 Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.

Matthew 6:14-15

14 CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi. 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.

Matthew 18:25-35

25 Sed cxar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago. 26 Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion. 27 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la sxuldon. 28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas. 29 Kaj falinte antaux li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. 30 Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata. 31 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis. 32 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min; 33 cxu vi ankaux ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? 34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan. 35 Tiel same mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, cxiu al sia frato.

Luke 6:34-38

34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. 37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; 38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Luke 7:42

42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?

James 2:13

13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.