Deuteronomy 12:10 Cross References - Esperanto

10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos sendangxere:

Leviticus 25:18-19

18 Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere. 19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi logxos sur gxi sendangxere.

Deuteronomy 3:27

27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

Deuteronomy 4:22

22 cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.

Deuteronomy 9:1

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,

Deuteronomy 11:31

31 CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.

Deuteronomy 33:12

12 Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li; Li protektas lin cxiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

Deuteronomy 33:28

28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.

Joshua 3:17-4:1

17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

Joshua 4:12

12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.

1 Samuel 7:12

12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.

1 Kings 4:25

25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.

Psalms 4:8

8 Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

Proverbs 1:33

33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

Jeremiah 23:6

6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

Jeremiah 32:37

37 Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.

Jeremiah 33:11

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

Ezekiel 28:26

26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

Ezekiel 34:25

25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj.

Ezekiel 34:28

28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin.

Ezekiel 38:8

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.