Daniel 6:26 Cross References - Esperanto

26 Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

Deuteronomy 5:26

26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

1 Samuel 17:26

26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?

1 Samuel 17:36

36 Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.

Ezra 6:8-12

8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu. 9 Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto, 10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj. 11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita. 12 Kaj Dio, kiu logxigis tie Sian nomon, faligu cxiun regxon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por sxangxi cxi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; gxi estu tuj plenumita.

Ezra 7:12-13

12 Artahxsxast, regxo de la regxoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la legxoj de Dio de la cxielo, pacon kaj saluton. 13 De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

Psalms 2:11

11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo.

Psalms 29:10

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

Psalms 93:1-2

1 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu. 2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

Psalms 99:1-3

1 La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero. 2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

Psalms 119:120

120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

Psalms 145:12-13

12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

Psalms 146:10

10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 66:2

2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Jeremiah 10:10

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

Daniel 2:44

44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.

Daniel 3:29

29 Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

Daniel 4:3

3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

Daniel 4:34

34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

Daniel 6:20

20 Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?

Daniel 7:14

14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

Daniel 7:27

27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

Hosea 1:10

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

Malachi 3:6

6 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Luke 1:33

33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

Luke 12:5

5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.

Acts 17:25

25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;

Romans 9:26

26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

1 Thessalonians 1:9

9 CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

Hebrews 6:17-18

17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron, 18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Hebrews 12:29

29 cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

Revelation 4:10

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

Revelation 5:14

14 Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.