Daniel 5:21 Cross References - Esperanto

21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Exodus 9:14-16

14 CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

Job 30:3-7

3 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston; 6 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

Psalms 83:17-18

17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu. 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Ezekiel 17:24

24 Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

Daniel 4:17

17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

Daniel 4:25

25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 4:32-33

32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Daniel 4:37

37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.