Daniel 1:12 Cross References - Esperanto

12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;

Genesis 1:29-30

29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.

Deuteronomy 8:3

3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.

Daniel 1:16

16 Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

Romans 14:2

2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.