Colossians 1:17 Cross References - Esperanto

17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

1 Samuel 2:8

8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

Psalms 75:3

3 Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

Proverbs 8:22-23

22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. 23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero.

Isaiah 43:11-13

11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Micah 5:2

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

John 1:1-3

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

John 5:17-18

17 Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras. 18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

John 8:58

58 Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

John 17:5

5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

Acts 17:28

28 cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris:CXar ni estas ankaux Lia idaro.

1 Corinthians 8:6

6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

Colossians 1:15

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Revelation 1:11

11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 1:17

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

Revelation 2:8

8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.