Acts 8:27 Cross References - Esperanto

27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi;

1 Kings 8:41-43

41 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo 42 (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo: 43 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

1 Kings 10:1

1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.

2 Chronicles 6:32-33

32 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo: 33 Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

Psalms 68:29

29 Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.

Psalms 68:31

31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

Psalms 87:4

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

Isaiah 43:6

6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

Isaiah 45:14

14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

Isaiah 56:3-8

3 La fremdulo, kiu aligxis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la euxnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta. 4 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos. 6 Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, 7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj. 8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraux pli.

Isaiah 60:3

3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.

Isaiah 60:6

6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

Isaiah 66:19

19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Jeremiah 13:23

23 CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?

Jeremiah 38:7

7 Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen.

Jeremiah 39:16

16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo.

Zephaniah 3:10

10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

Matthew 12:42

42 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

Matthew 21:2-6

2 dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3 Kaj se iu diros ion al vi, respondu:La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. 4 Kaj cxi tio okazis, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: 5 Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto. 6 Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,

Mark 14:13-16

13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16 Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

John 2:5-8

5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. 8 Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

John 12:20

20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;

Hebrews 11:8

8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.