35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al li en la arbetajxo.
Acts 7:35 Cross References - Esperanto
Exodus 14:19
19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;
Exodus 14:24
24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
Exodus 23:20-23
20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.
22 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:
Exodus 32:34
34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.
Exodus 33:2
2 Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.
Exodus 33:12-15
12 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo.
14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon.
15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.
Numbers 20:16
16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;
1 Samuel 8:7-8
7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.
8 Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.
1 Samuel 10:27
27 Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.
1 Samuel 12:8
8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko.
Nehemiah 9:10-14
10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.
11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.
12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.
13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.
14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.
Psalms 75:7
7 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
Psalms 77:20
20 Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.
Psalms 113:7-8
Psalms 118:22-23
Isaiah 63:9
9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.
Isaiah 63:11-12
11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
Luke 19:14
14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.
John 18:40
40 Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
John 19:15
15 Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.
Acts 2:36
36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
Acts 3:22
22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos.
Acts 5:31
31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
Acts 7:9-15
9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
10 kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
11 Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.
12 Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
13 Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
15 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
Acts 7:27-28
Acts 7:30
30 Kaj post paso de kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetajxo.
Acts 7:51
51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.
Colossians 1:15
15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;
Hebrews 2:2
2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,
Revelation 15:3
3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.