Acts 14:27 Cross References - Esperanto

27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.

John 9:10

10 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis?

Acts 11:18

18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 15:3-6

3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj. 4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili. 5 Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo. 6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.

Acts 15:12

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili.

Acts 21:19-22

19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado. 20 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo; 21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22 Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis.

Romans 15:18

18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

1 Corinthians 3:5-9

5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro. 9 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

1 Corinthians 5:4

4 en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,

1 Corinthians 11:18

18 CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.

1 Corinthians 14:23

23 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?

1 Corinthians 15:10

10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

1 Corinthians 16:9

9 cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.

2 Corinthians 2:12

12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,

Colossians 4:3

3 pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;

Revelation 3:7-8

7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas: 8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.