Acts 11:22 Cross References - Esperanto

22 Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia;

Acts 4:36-37

36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo, 37 posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj.

Acts 8:14

14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;

Acts 9:27

27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.

Acts 11:1

1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis, ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio.

Acts 13:1-3

1 Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo. 2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3 Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

Acts 15:2

2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

Acts 15:22

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;

Acts 15:35-39

35 Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro. 36 Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39 Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;

1 Thessalonians 3:6

6 Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.