2 Timothy 1:9 Cross References - Esperanto

9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,

Deuteronomy 7:7-8

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

Isaiah 14:26-27

26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn. 27 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?

Matthew 1:21

21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

Matthew 11:25-26

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj; 26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

Luke 10:21

21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.

John 6:37

37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

John 10:28-29

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

John 17:9

9 Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

Acts 2:47

47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

Acts 15:18

18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

Romans 3:20

20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

Romans 8:28-39

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. 29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris. 31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni? 32 CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li? 33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; 34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni. 35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo? 36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo. 37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romans 9:11

11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

Romans 9:24

24 nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

Romans 11:5-6

5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.

Romans 16:25

25 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,

1 Corinthians 1:18

18 CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.

1 Corinthians 3:21-22

21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi, 22 cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi,

Ephesians 1:3-4

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo; 4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

Ephesians 1:9

9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

Ephesians 2:5

5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

Ephesians 2:8-9

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

Ephesians 3:11

11 laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

1 Thessalonians 4:7

7 CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Timothy 1:1

1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero, 2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Titus 3:4-5

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

Hebrews 3:1

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,

1 Peter 1:15-16

15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta.

1 Peter 1:20

20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

1 Peter 2:20-21

20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio. 21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Revelation 17:8

8 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.