2 Thessalonians 2:1 Cross References - Esperanto

1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,

Genesis 49:10

10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Matthew 24:31

31 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

Matthew 25:32

32 kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;

Mark 13:27

27 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

Romans 12:1

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

Ephesians 1:10

10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

1 Thessalonians 2:19

19 CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

1 Thessalonians 3:13

13 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

1 Thessalonians 4:14-17

14 CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li. 15 CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj. 16 CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj; 17 poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

2 Timothy 4:1

1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.