2 Samuel 5:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

Genesis 29:14

14 Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton.

Deuteronomy 17:15

15 tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.

Judges 9:2

2 Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

2 Samuel 19:13

13 Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.

1 Chronicles 11:1-3

1 Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno. 2 Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael. 3 Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

1 Chronicles 12:23-40

23 Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo: 24 da Jehudaidoj, portantaj sxildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro; 25 el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent; 26 el la Levidoj estis kvar mil sescent; 27 kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent; 28 kaj Cadok, kuragxa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj; 29 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul; 30 el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj; 31 el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon; 32 el la Isahxaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent cxefoj, kaj cxiuj iliaj fratoj agis laux iliaj vortoj; 33 el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo; 34 el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj; 35 el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent; 36 el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil; 37 de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil. 38 CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon. 39 Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili; 40 ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

Ephesians 5:30

30 cxar ni estas membroj de lia korpo.

Hebrews 2:14

14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.