2 Samuel 22:19 Cross References - Esperanto

19 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

1 Samuel 19:11-17

11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita. 12 Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis. 13 Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto. 14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana. 15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin. 16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo. 17 Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.

1 Samuel 23:26-27

26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. 27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.

2 Samuel 15:10-13

10 Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron. 11 Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante. 12 Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom. 13 Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.

Psalms 18:18-19

18 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno. 19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

Psalms 23:4

4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

Psalms 71:20-21

20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis. 21 Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.

Psalms 118:10-13

10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

Isaiah 26:19

19 Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.

Isaiah 50:10

10 Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.

Matthew 27:39-44

39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.