2 Samuel 21:15 Cross References - Esperanto

15 Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.

Joshua 14:10-11

10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj. 11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

2 Samuel 5:17

17 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

2 Samuel 5:22

22 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.

2 Samuel 5:25

25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

1 Chronicles 20:4

4 Post tio komencigxis milito en Gezer, kontraux la Filisxtoj; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiligxis.

Psalms 71:9

9 Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.

Psalms 71:18

18 Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

Psalms 73:26

26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Ecclesiastes 12:3

3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj;

Isaiah 40:28-30

28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla. 29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas;

Jeremiah 9:23-24

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; 24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo.

1 Peter 1:24-25

24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; 25 Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.