2 Samuel 1:16 Cross References - Esperanto

16 Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

Genesis 9:5-6

5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo.

Leviticus 20:9

9 CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.

Leviticus 20:11-13

11 Kaj se iu kusxis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 12 Kaj se iu kusxis kun sia bofilino, ili ambaux estu mortigitaj:abomenajxon ili faris, ilia sango estu sur ili. 13 Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

Leviticus 20:16

16 Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

Leviticus 20:27

27 Kaj viro aux virino, se ili estos magiistoj aux sorcxistoj, estu mortigitaj; per sxtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

Deuteronomy 19:10

10 por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.

Joshua 2:19

19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

Judges 9:24

24 por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn.

1 Samuel 26:9

9 Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?

2 Samuel 1:10

10 Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

2 Samuel 3:28-29

28 Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner. 29 GXi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.

1 Kings 2:32-33

32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.

1 Kings 2:37

37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.

Job 15:6

6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

Proverbs 6:2

2 Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.

Ezekiel 18:13

13 donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

Ezekiel 33:5

5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.

Matthew 27:25

25 Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

Luke 19:22

22 Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;

Acts 20:26

26 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.

Romans 3:19

19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.