2 Kings 7:7 Cross References - Esperanto

7 Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.

Numbers 35:11-12

11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence. 12 Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.

Job 18:11

11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.

Psalms 20:7-8

7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

Psalms 33:17

17 Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

Psalms 48:4-6

4 Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris. 5 Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris. 6 Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.

Psalms 68:12

12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

Proverbs 6:5

5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Proverbs 21:1

1 Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.

Proverbs 28:1

1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

Isaiah 2:20

20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;

Jeremiah 48:8-9

8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.

Amos 2:14-16

14 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15 la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon; 16 kaj la plej kuragxa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

Matthew 24:16-18

16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.