2 Kings 17:16 Cross References - Esperanto

16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;

Exodus 32:4

4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

Exodus 32:8

8 Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

1 Kings 12:28

28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.

1 Kings 14:15

15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.

1 Kings 14:23

23 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.

1 Kings 15:13

13 Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.

1 Kings 16:31

31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

1 Kings 16:33

33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.

1 Kings 22:53

53 Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

2 Kings 10:18-28

18 Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe; 19 kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal. 20 Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis. 21 Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando. 22 Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili. 23 Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal. 24 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu. 25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal. 26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin. 27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo. 28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.

2 Kings 11:18

18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.

2 Kings 17:10

10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;

2 Kings 21:3

3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

Psalms 106:18-20

18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.

Isaiah 44:9-10

9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

Jeremiah 8:2

2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.