2 Chronicles 6:22 Cross References - Esperanto

22 Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

Exodus 22:11

11 tiam jxuro antaux la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo, kaj gxia mastro gxin prenos kaj li ne kompensos.

Leviticus 5:1

1 Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;

Numbers 5:19-22

19 Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo; 20 sed se vi forflankigxis kun alia viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis kun vi krom via edzo- 21 la pastro jxurligos la virinon per jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo, farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta; 22 kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

1 Kings 8:31-32

31 Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo: 32 tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

Proverbs 30:9

9 CXar alie mi eble trosatigxus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aux eble mi malricxigxus kaj sxtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.

Matthew 23:18

18 Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.