2 Chronicles 4:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

Exodus 27:1-8

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj. 2 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro. 3 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro. 4 Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj. 5 Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro. 6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. 7 Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos. 8 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

1 Kings 8:22

22 Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,

1 Kings 8:64

64 En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.

1 Kings 9:25

25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

2 Kings 16:14-15

14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde. 15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.

2 Chronicles 1:5

5 La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.

Ezekiel 43:13-17

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno. 15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj. 17 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.