2 Chronicles 36:17 Cross References - Esperanto

17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.

Leviticus 26:14-46

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn; 15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos. 23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi: 24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos. 27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos. 30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi. 33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo. 46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Deuteronomy 28:15-68

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos. 23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos. 25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Deuteronomy 29:18-28

18 Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj absinton; 19 kaj kiam li auxdos la vortojn de cxi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraux tio, ke mi iros laux la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. 20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo; 21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

Deuteronomy 30:18

18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.

Deuteronomy 31:16-18

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj? 18 Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

Deuteronomy 32:15-28

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo. 16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj. 18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis. 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj. 23 Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin. 24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo. 26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj; 27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion. 28 CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.

2 Kings 24:2-3

2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;

2 Kings 25:1-30

1 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 3 En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo. 5 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon. 7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon. 8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon. 9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 12 Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo. 18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 21 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan. 23 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn. 27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo; 28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel; 29 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo; 30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.

2 Chronicles 24:21

21 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.

2 Chronicles 33:11

11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.

Ezra 9:7

7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.

Psalms 74:20

20 Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

Psalms 79:2-3

2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

Jeremiah 15:8-9

8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron. 9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras sxia animo; subiras sxia suno, kiam estas ankoraux tago; sxi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaux iliaj malamikoj, diras la Eternulo.

Jeremiah 18:21

21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

Jeremiah 32:42

42 CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.

Jeremiah 39:1-18

1 En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon. 3 Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel. 4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo. 5 Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li. 6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis. 9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo. 15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo. 17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Jeremiah 40:3

3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.

Jeremiah 52:1-34

1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim. 3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel. 4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo. 8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon. 10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto. 12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena. 22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj. 31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel; 33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

Lamentations 2:20-22

20 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj? 21 Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis. 22 Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.

Ezekiel 9:5-7

5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo. 7 Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.

Daniel 9:14

14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Luke 13:1-2

1 Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj. 2 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.