2 Chronicles 21:7 Cross References - Esperanto

7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

2 Samuel 7:12-17

12 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. 13 Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. 14 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. 15 Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi. 16 Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne. 17 Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

2 Samuel 21:17

17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

2 Samuel 23:5

5 CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas.

1 Kings 11:13

13 Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

1 Kings 11:36

36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

2 Kings 8:19

19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

2 Chronicles 22:11

11 Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis.

Psalms 89:28-34

28 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo. 30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon; 33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos; 34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos.

Psalms 89:39

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

Psalms 132:11

11 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

Psalms 132:17-18

17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito. 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.

Isaiah 7:6-7

6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos.

Jeremiah 33:20-26

20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj. 22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi. 23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili. 25 Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero, 26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

Luke 1:69

69 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

Luke 1:79

79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.