10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-
2 Chronicles 20:10 Cross References - Esperanto
Numbers 20:17-21
17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn.
18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
Deuteronomy 2:4-5
4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.
Deuteronomy 2:9
9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.
Deuteronomy 2:19
19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.
Judges 11:15-18
15 kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;
16 cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx;
17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;
18 kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.
2 Chronicles 20:1
1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.
2 Chronicles 20:22
22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj.