2 Chronicles 11:14 Cross References - Esperanto

14 la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.

Leviticus 27:30-34

30 CXiu dekonajxo el la tero, el la semitajxo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; gxi estas sanktajxo de la Eternulo. 31 Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon. 32 Kaj cxiu dekono el la bovoj kaj sxafoj, el cxio, kio pasas sub la bastono de pasxtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo. 33 Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj. 34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

Numbers 18:21-28

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon. 24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon. 25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo. 27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo. 28 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

Numbers 35:2-5

2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj. 3 Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo. 4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe. 5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.

Joshua 21:20-42

20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto SXehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 22 kaj Kibcaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Bet-HXoron kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 24 Ajalon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn. 26 La nombro de cxiuj urboj kun iliaj cxirkauxajxoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek. 27 Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isahxar:Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 29 Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 30 Kaj de la tribo de Asxer:Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 31 HXelkat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Rehxob kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn. 33 La nombro de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj. 34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 35 Dimna kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Nahalal kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 37 Kedemot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad:la rifugxurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 39 HXesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kune kvar urbojn. 40 La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du. 41 La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj. 42 Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis kun cxiuj tiuj urboj.

1 Kings 12:28-33

28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

1 Kings 13:33

33 Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj.

1 Chronicles 6:66-81

66 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim. 67 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifugxo:SXehxemon kaj gxiajn antauxurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj gxiajn antauxurbojn, 68 Jokmeamon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-HXoronon kaj gxiajn antauxurbojn, 69 Ajalonon kaj gxiajn antauxurbojn, Gat-Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn; 70 kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn, Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj. 71 Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn; 72 de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn, Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn, 73 Ramoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anemon kaj gxiajn antauxurbojn; 74 de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn, Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn, 75 HXukokon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Rehxobon kaj gxiajn antauxurbojn; 76 de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn, HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn. 77 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn; 78 kaj transe de Jordan, kontraux Jerihxo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn, Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn, 79 Kedemoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Mefaaton kaj gxiajn antauxurbojn; 80 kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn, Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn, 81 HXesxbonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Jazeron kaj gxiajn antauxurbojn.

2 Chronicles 13:9

9 Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.