1 Timothy 5:16 Cross References - Esperanto

16 Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.

1 Timothy 5:3-5

3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4 Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio. 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

1 Timothy 5:8

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.