1 Timothy 2:13 Cross References - Esperanto

13 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva;

Genesis 1:27

27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.

Genesis 2:7

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

Genesis 2:18

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

Genesis 2:22

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

1 Corinthians 11:8-9

8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.