1 Thessalonians 5:25 Cross References - Esperanto

25 Fratoj, pregxu por ni.

Romans 15:30

30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

2 Corinthians 1:11

11 dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

Ephesians 6:18-20

18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj, 19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

Philippians 1:19

19 CXar mi scias, ke cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,

Colossians 4:3

3 pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;

2 Thessalonians 3:1-3

1 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi; 2 kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido. 3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo.

Philemon 1:22

22 Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.

Hebrews 13:18-19

18 Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi. 19 Sed des pli urgxe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.