1 Thessalonians 4:3 Cross References - Esperanto

3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Psalms 143:10

10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

Matthew 7:21

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

Matthew 12:50

50 CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Matthew 15:19

19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

Mark 3:35

35 CXar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

John 4:34

34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

John 7:17

17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

John 17:17-19

17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. 18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaux mi ilin sendis en la mondon. 19 Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaux estu konsekritaj en la vero.

Acts 15:20

20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.

Acts 15:29

29 ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!

Acts 20:32

32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj.

Acts 26:18

18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Romans 1:29

29 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

Romans 6:22

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

1 Corinthians 1:30

30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

1 Corinthians 5:9-11

9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malcxastuloj; 10 ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo, aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

1 Corinthians 6:13-18

13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco. 15 CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne! 16 Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno. 17 Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. 18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

1 Corinthians 7:2

2 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.

2 Corinthians 12:21

21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Galatians 5:19

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,

Ephesians 5:3-5

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

Ephesians 5:17

17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

Ephesians 5:26-27

26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

Ephesians 6:6

6 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

Colossians 1:9

9 Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,

Colossians 3:5

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

Colossians 4:12

12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.

1 Thessalonians 4:4

4 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro,

1 Thessalonians 5:18

18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

1 Thessalonians 5:23

23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Thessalonians 2:13

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 10:36

36 CXar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Hebrews 12:16

16 por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

Hebrews 13:21

21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Peter 1:2

2 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco pligrandigxu.

1 Peter 4:2

2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.

1 John 2:17

17 Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

Revelation 21:8

8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Revelation 22:15

15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.