1 Thessalonians 2:16 Cross References - Esperanto

16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

Genesis 15:16

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

Isaiah 45:22

22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Joel 2:30-31

30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo. 31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Zechariah 5:6-8

6 Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen levigxis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li jxetis sxin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li jxetis la plumban mason.

Malachi 4:1

1 CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.

Malachi 4:5

5 Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;

Matthew 3:7-10

7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento; 9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. 10 Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

Matthew 3:12

12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

Matthew 12:45

45 Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.

Matthew 21:41-44

41 Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. 42 Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj? 43 Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros gxiajn fruktojn. 44 Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

Matthew 22:6-7

6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.

Matthew 23:32

32 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.

Matthew 24:6

6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

Matthew 24:14

14 Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

Matthew 24:21-22

21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos. 22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Mark 16:16

16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Luke 11:50-51

50 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio, 51 de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi:GXi estos postulita el cxi tiu generacio.

Luke 19:42-44

42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj. 43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

Luke 21:20-24

20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis. 21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22 CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita. 23 Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo. 24 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.

Acts 4:12

12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Acts 11:2-3

2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili.

Acts 11:17-18

17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 13:45

45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis.

Acts 13:50

50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.

Acts 14:2

2 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraux la fratoj.

Acts 14:5

5 Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin,

Acts 14:19

19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.

Acts 17:5-6

5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo. 6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;

Acts 17:13

13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.

Acts 18:12-13

12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo, 13 dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion.

Acts 19:9

9 Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos.

Acts 21:27-31

27 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon. 29 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon. 30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj. 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.

Acts 22:21-22

21 Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj. 22 Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu.

Romans 10:13-15

13 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto? 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

Galatians 5:11

11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco estas formovita.

Ephesians 3:8

8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

Ephesians 3:13

13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

1 Thessalonians 1:10

10 kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

2 Thessalonians 2:10

10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

1 Timothy 2:4

4 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.

Hebrews 6:8

8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.

Hebrews 10:27-30

27 sed ia timoplena atendo de jugxo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn. 28 Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj; 29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30 CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.

James 5:1-6

1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado. 6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

Revelation 22:11

11 La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.