1 Samuel 6:1 Cross References - Esperanto

1 La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filisxtoj dum sep monatoj.

1 Samuel 5:1

1 La Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj portis gxin el Eben-Ezer en Asxdodon.

1 Samuel 5:3

3 Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.

1 Samuel 5:10-11

10 Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante:Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon. 11 Ili sendis kaj kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.

Psalms 78:61

61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.