1 Samuel 25:33 Cross References - Esperanto

33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

1 Samuel 24:19

19 Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.

1 Samuel 25:26

26 Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.

1 Samuel 25:31

31 tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

1 Samuel 26:9-10

9 Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo? 10 Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.

Psalms 141:5

5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.

Proverbs 9:9

9 Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.

Proverbs 17:10

10 Pli efikas riprocxo cxe sagxulo, Ol cent batoj cxe malsagxulo.

Proverbs 25:12

12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.

Proverbs 27:21

21 Kiel fandujo por argxento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la busxo de lia lauxdanto.

Proverbs 28:23

23 Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.