1 Samuel 22:10 Cross References - Esperanto

10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

Numbers 27:21

21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

1 Samuel 10:22

22 Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.

1 Samuel 21:6-9

6 Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj. 7 Tie unu el la servantoj de Saul estis ensxlosita en tiu tago antaux la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la cxefa el la pasxtistoj de Saul. 8 Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa. 9 Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.

1 Samuel 22:13

13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?

1 Samuel 22:15

15 cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

1 Samuel 23:2

2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.

1 Samuel 23:4

4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.

1 Samuel 23:12

12 Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

1 Samuel 30:8

8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.