1 Samuel 15:30 Cross References - Esperanto

30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.

Isaiah 29:13

13 Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:

Habakkuk 2:4

4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

Luke 18:9-14

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

John 5:44

44 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas?

John 12:43

43 cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

2 Timothy 3:5

5 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.