1 Samuel 14:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.

Exodus 14:30

30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

Judges 2:18

18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

1 Samuel 13:5

5 Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael, tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj starigxis tendare en Mihxmasx, oriente de Bet- Aven.

2 Kings 14:27

27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

Psalms 44:6-8

6 CXar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos. 7 Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto. 8 Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

Hosea 1:7

7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.