1 Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.
1 Samuel 12:1 Cross References - Esperanto
1 Samuel 8:5-8
5 kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.
6 Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo.
7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.
8 Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.
1 Samuel 8:19-22
19 Sed la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris:Ne, regxo estu super ni;
20 kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn militojn.
21 Kaj Samuel auxskultis cxiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.
22 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.
1 Samuel 10:1
1 Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.
1 Samuel 10:24
24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!