1 Peter 1:19 Cross References - Esperanto

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

Exodus 12:5

5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

Isaiah 53:7

7 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.

Daniel 9:24

24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

Zechariah 13:7

7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

Matthew 20:28

28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

Matthew 26:28

28 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

John 1:36

36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!

Acts 8:32-35

32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon; 33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero. 34 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia? 35 Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.

Acts 20:28

28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.

1 Corinthians 5:7-8

7 Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

Ephesians 1:7

7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

Colossians 1:14

14 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

Hebrews 9:12-14

12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton. 13 CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno: 14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

1 Peter 2:22-24

22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

1 John 2:2

2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

Revelation 1:5

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

Revelation 5:6

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

Revelation 5:9

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Revelation 7:14

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

Revelation 14:1

1 Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.