1 Kings 4:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael.

2 Samuel 5:5

5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

1 Kings 11:13

13 Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

1 Kings 11:35-36

35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn; 36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

1 Kings 12:19-20

19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago. 20 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

1 Chronicles 12:38

38 CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.

2 Chronicles 9:30

30 Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.

Ecclesiastes 1:12

12 Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.