1 Kings 1:8 Cross References - Esperanto

8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

2 Samuel 7:2-4

2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj. 3 Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi. 4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:

2 Samuel 8:17-18

17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

2 Samuel 12:1-15

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo; 2 la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj; 3 kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino. 4 Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li. 5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; 6 kaj pro la sxafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate. 7 Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul, 8 kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian. 9 Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno. 12 CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno. 13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos; 14 sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos. 15 Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.

2 Samuel 20:25

25 kaj SXeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;

2 Samuel 23:8-39

8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10 tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri. 11 Post li estis SXama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj, 12 tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon. 13 Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim. 14 David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem. 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego? 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo, 17 kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj. 18 Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris. 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago. 21 Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro. 24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem, 25 SXama el HXarod, Elika el HXarod, 26 HXelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la HXusxaido, 28 Calmon, la Ahxohxido, Maharaj, la Netofaano, 29 HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Nahxale-Gaasx, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Bahxurimano, 32 Eljahxba, la SXaalbonano, Jonatan el la filoj de Jasxen, 33 SXama, la Hararano, Ahxiam, filo de SXarar, la Hararano, 34 Elifelet, filo de Ahxasbaj, la Maahxatano, Eliam, filo de Ahxitofel, la Giloano, 35 HXecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la HXetido. La nombro de cxiuj estas tridek sep.

1 Kings 2:35

35 Kaj la regxo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la regxo starigis anstataux Ebjatar.

1 Kings 4:18

18 SXimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;

1 Chronicles 11:10-47

10 Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo. 11 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo. 12 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj. 13 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj. 14 Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo. 15 Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim. 16 David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem. 17 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego? 18 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo, 19 kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj. 20 Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 21 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris. 22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuragxa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago. 23 Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 24 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro. 26 La cxefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem, 27 SXamot, la Harorano, HXelec, la Pelonano, 28 Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano, 29 Sibhxaj, la HXusxaido, Ilaj, la Ahxohxido, 30 Maharaj, la Netofaano, HXeled, filo de Baana, la Netofaano, 31 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano, 32 HXuraj, el Nahxale-Gaasx, Abiel, la Arbatano, 33 Azmavet, la Bahxurimano, Eljahxba, la SXaalbonano; 34 el la filoj de Hasxem, la Gizonano:Jonatan, filo de SXage, la Hararano, 35 Ahxiam, filo de Sahxar, la Hararano, Elifal, filo de Ur, 36 HXefer, la Mehxeratano, Ahxija, la Pelonano, 37 HXecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj, 38 Joel, frato de Natan, Mibhxar, filo de Hagri, 39 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 41 Urija, la HXetido, Zabad, filo de Ahxlaj, 42 Adina, filo de SXiza, la Rubenido, cxefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek, 43 HXanan, filo de Maahxa, Josxafat, la Mitnido, 44 Uzija, la Asxterotano, SXama kaj Jeiel, filoj de HXotam, la Aroerano, 45 Jediael, filo de SXimri, kaj lia frato Johxa, la Ticano, 46 Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido, 47 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.

1 Chronicles 27:5-6

5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 6 CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad.

Ezekiel 44:15

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Zechariah 12:13

13 la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la SXimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.