1 Kings 1:14 Cross References - Esperanto

14 Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.

1 Kings 1:17-27

17 Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono. 18 Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias. 19 Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20 Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li. 21 Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj. 22 Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan. 23 Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere. 24 Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono? 25 CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija! 26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27 CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?

2 Corinthians 13:1

1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.