1 Kings 19:16 Cross References - Esperanto

16 kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.

Judges 7:22

22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

1 Kings 4:12

12 Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam;

1 Kings 19:19-21

19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon. 20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi? 21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

2 Kings 2:9

9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

2 Kings 2:15

15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

2 Kings 9:1-14

1 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2 Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron. 3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu. 4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead. 5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro. 6 Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. 7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel. 8 Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 9 Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de Ahxija. 10 Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris. 11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon. 12 Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. 13 Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo. 14 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.

Luke 4:27

27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.