1 Kings 11:1 Cross References - Esperanto

1 La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,

Genesis 6:2-5

2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. 5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

Leviticus 18:18

18 Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo.

Deuteronomy 17:17

17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.

1 Kings 3:1

1 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

1 Kings 11:8

8 Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

Nehemiah 13:23-27

23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo. 25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem. 26 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

Proverbs 2:16

16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

Proverbs 5:8-20

8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon! 13 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj. 14 Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo. 15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco. 19 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron. 20 Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

Proverbs 6:24

24 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino.

Proverbs 7:5

5 Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj.

Proverbs 22:14

14 La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

Proverbs 23:33

33 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.