1 John 3:20 Cross References - Esperanto

20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

Job 27:6

6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

Job 33:12

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

Psalms 44:20-21

20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio: 21 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

Psalms 90:8

8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

Psalms 139:1-4

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

John 2:24-25

24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

John 8:9

9 Sed auxdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj gxis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.

John 10:29-30

29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 21:17

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Acts 5:33

33 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin.

Romans 2:14-15

14 cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas legxo por si mem; 15 kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)

1 Corinthians 4:4

4 CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.

1 Corinthians 14:24-25

24 Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj; 25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.

Titus 3:11

11 sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante memkondamnita.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Hebrews 6:13

13 CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),

1 John 4:4

4 Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.