1 Chronicles 9:33 Cross References - Esperanto

33 La kantistoj, cxefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la cxambroj, cxar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.

1 Chronicles 6:31-33

31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; 32 ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo; 33 jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,

1 Chronicles 15:16-22

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

1 Chronicles 16:4-6

4 Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael: 5 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj; 6 Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.

1 Chronicles 25:1-31

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9 La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14 la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15 la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16 la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17 la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18 la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19 la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20 la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21 la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22 la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23 la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24 la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25 la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26 la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27 la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28 la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29 la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30 la dudek-tria por Mahxaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31 la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

Ezra 7:24

24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

Nehemiah 11:17

17 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun.

Nehemiah 11:22-23

22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio. 23 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.

Psalms 134:1-2

1 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.

Psalms 135:1-3

1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.