1 Chronicles 9:26 Cross References - Esperanto

26 CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.

1 Chronicles 26:20-27

20 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj. 21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj. 22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo. 23 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj, 24 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj. 25 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit. 26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj. 27 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 31:5-12

5 Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis. 6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn. 7 En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis. 8 Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael. 9 Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj. 10 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego. 11 Kaj HXizkija ordonis pretigi cxambrojn cxe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis. 12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

Nehemiah 10:38-39

38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo. 39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Nehemiah 13:5

5 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.