1 Chronicles 2:1 Cross References - Esperanto

1 Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

Genesis 29:32-35

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 30:5-24

5 Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon. 6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer. 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto. 17 Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar. 19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina. 22 Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron. 23 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24 Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

Genesis 32:28

28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

Genesis 35:18

18 Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

Genesis 35:22-26

22 En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du: 23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun; 24 la filoj de Rahxel: Jozef kaj Benjamen; 25 kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali; 26 kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.

Genesis 46:8-27

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben. 9 Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi. 10 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. 11 Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari. 12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul. 13 Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron. 14 Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jahxleel. 15 Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri. 16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli. 17 Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel. 18 Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn. 19 La filoj de Rahxel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen. 20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On. 21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Behxer kaj Asxbel, Gera kaj Naaman, Ehxi kaj Rosx, Mupim kaj HXupim kaj Ard. 22 Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj. 23 Kaj la filoj de Dan: HXusxim. 24 Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem. 25 Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn. 26 La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses. 27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

Genesis 49:2

2 Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.

Genesis 49:4-28

4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro. 5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj, 6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon. 7 Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael. 8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro. 9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj. 11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon. 12 Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto. 13 Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon. 14 Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj. 15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo. 16 Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael. 17 Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen. 18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo. 19 Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano. 20 CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj. 21 Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn. 22 Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron. 23 CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li; 24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael. 25 La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero. 26 La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj. 27 Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon. 28 Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.

Exodus 1:2-4

2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer. 5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur; 6 de Simeon, SXelumiel, filo de Curisxadaj; 7 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab; 8 de Isahxar, Netanel, filo de Cuar; 9 de Zebulun, Eliab, filo de HXelon; 10 de la filoj de Jozef:de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur; 11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; 12 de Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj; 13 de Asxer, Pagiel, filo de Ohxran; 14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; 15 de Naftali, Ahxira, filo de Enan.

Numbers 13:4-15

4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.

Numbers 26:5-65

5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj; 6 de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj. 7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. 8 Kaj la filoj de Palu:Eliab. 9 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo 10 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto. 11 Sed la filoj de Korahx ne mortis. 12 La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj; 13 de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj; de SXaul, la familio de la SXaulidoj. 14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent. 15 La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj; 16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj; 17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj. 18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent. 19 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. 20 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj. 22 Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent. 23 La filoj de Isahxar laux iliaj familioj:de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj; 24 de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj. 25 Tio estas la familioj de Isahxar, laux ilia nombro sesdek kvar mil tricent. 26 La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj. 27 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent. 28 La filoj de Jozef laux iliaj familioj:Manase kaj Efraim. 29 La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj. 30 Jen estas la filoj de Gilead:de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de HXelek, la familio de la HXelekidoj; 31 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de SXehxem, la familio de la SXehxemidoj; 32 kaj de SXemida, la familio de la SXemidaidoj; kaj de HXefer, la familio de la HXeferidoj. 33 Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca. 34 Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent. 35 Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj. 36 Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj. 37 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj. 38 La filoj de Benjamen laux iliaj familioj:de Bela, la familio de la Belaidoj; de Asxbel, la familio de la Asxbelidoj; de Ahxiram, la familio de la Ahxiramidoj; 39 de SXefufam, la familio de la SXefufamidoj; de HXufam la familio de la HXufamidoj. 40 Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj. 41 Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent. 42 Jen estas la filoj de Dan laux iliaj familioj:de SXuhxam, la familio de la SXuhxamidoj. Tio estas la familioj de Dan laux iliaj familioj. 43 CXiuj familioj de la SXuhxamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent. 44 La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj. 45 De la filoj de Beria:de HXeber, la familio de la HXeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj. 46 Kaj la nomo de la filino de Asxer estis Serahx. 47 Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent. 48 La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj; 49 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de SXilem la familio de la SXilemidoj. 50 Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent. 51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek. 52 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 53 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj. 54 Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo. 55 Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon. 56 Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj. 57 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj. 58 Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram. 59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam. 60 Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar. 61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon. 62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj. 63 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan. 64 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj. 65 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Revelation 7:5-8

5 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj; 6 El la tribo de Asxer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj; 7 El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isahxar, dek du miloj; 8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.