1 Chronicles 15:16 Cross References - Esperanto

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.

1 Chronicles 6:31-38

31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; 32 ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo; 33 jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel, 34 filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx, 35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Mahxat, filo de Amasaj, 36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja, 37 filo de Tahxat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, 38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.

1 Chronicles 13:8

8 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

1 Chronicles 15:12

12 kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

1 Chronicles 15:27-28

27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon. 28 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

1 Chronicles 16:42

42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

1 Chronicles 23:5

5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

1 Chronicles 25:1-6

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

2 Chronicles 5:13

13 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

2 Chronicles 29:28-30

28 Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis. 30 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

2 Chronicles 30:12

12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

Ezra 3:10-11

10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael. 11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Ezra 7:24-28

24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn. 25 Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu. 26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon. 27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

Nehemiah 12:36

36 kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.

Nehemiah 12:43

43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

Nehemiah 12:46

46 CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.

Psalms 81:1

1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

Psalms 87:7

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

Psalms 92:1-3

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.

Psalms 95:1

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.

Psalms 100:1

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

Psalms 149:3

3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Psalms 150:3-4

3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.

Isaiah 49:23

23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Jeremiah 33:11

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

Acts 14:23

23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.

1 Timothy 3:1-15

1 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6 ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo. 8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; 9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10 Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj. 11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio. 12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. 13 CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 14 CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux, 15 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

2 Timothy 2:2

2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.

Titus 1:5

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.