Zephaniah 3:14-20

Esperanto(i) 14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. 15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon. 16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu. 17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi. 18 La sentauxgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili. 19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin. 20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.