Zechariah 7:9-12

Esperanto(i) 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj kompatema al sia frato; 10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato. 11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi. 12 Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.